FANDOM


Ŝablono:Vikipedio En la Esperanto-kulturo, la stelo estis internacia monunuo, uzata plejparte ĉe kunvenoj de la Universala Ligo. Ĝi estis kreita en 1942 kaj uzata en esperantaj medioj dum kelkaj jardekoj. En 1959 UL decidis aperigi metalan version de la stelo por festadi tiun jubilean jaron de Esperanto. La unuaj aperis je la 28-a de junio, 1960, faritaj ĉe la Nederlanda Ŝtata Monfarejo.

Teorie 1 stelo estis prezegala al 1 kg da pano, sed praktike ĝia valoro estis ligita al la valoro de la nederlanda guldeno (NLG). Tiutempe 1 stelo egalvaloris al NLG 0,25. En 1960 estis faritaj moneroj de 1 stelo (farita el bronzo), 5 steloj (el latuno) kaj 10 steloj (el kupronikelo).

En 1965, aldoniĝis la 25-stela monero el arĝento. Ĝi estis farita en 1965 laŭ mendo de la Universala Ligo, kaj estis stampita de Holy Freres monfarejo en Svisujo. Ili estis arĝentaj po 0,900 procentoj.

Dum longa periodo oni fiksadis la prezojn de diversaj Esperanto-servoj kaj -varoj stele, sed tra la jaroj ĝi malrapide neuziĝis.

Je la oficiala fermo de l' Universala Ligo en la 1990-aj jaroj, la restintaj stelo-moneroj estis transdonataj al Universala Esperanto-Asocio. Oni povas aĉeti ilin ĉe la UEA-libroservo, kiel memoraĵojn.

En la moderna videokurso de Esperanto, "Pasporto al la tuta mondo", oni uzas stelojn kiel monunuon en la fikcia mondo de la rolantoj.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki